Flordiagramo en botaniko estas horizontala projekciaĵo de floro. La diagramo montras la morfologion de floro ofte pli facile komprenebla ol florformulo.
flordiagramo de kvinnombra floro 1 distancakso 2brakteo 3 antaŭfolio 4sepalo, la sepalaro estas la kaliko (Calyx) 5petalo, la petalaro estas la korolo (Corolla) 6stameno, la stamenaro estas la andreceo 7karpelo, la karpelaro estas la gineceo
La simbolo por la florpartoj estas ordigitaj en koncentraj cirkloj aŭ en spiralo. Se ĉe la ĉefa akso troviĝas floroj, ankaŭ la brakteo kaj la akso estas markitaj en la diagramo.
Oni distingas du specojn de flordiagramoj:
Empiraj flordiagramoj ilustras la verajn faktojn.
teoriaj flordiagramoj ilustras krom la verajn faktojn ankaŭ certajn interpretadojn, ekzemple la pozicio de ne plu ekzistantaj stamenoj estas indikita.